Kristana kruco

Relikvujo en la formo de kristana kruco

Kristana kruco estas figuro aŭ korpo, konsistanta el du transversaj pecoj, formantaj kvar rektangulojn. Ĉe antikvuloj, speco de pendigilo, fostego, en kiu estas fiksita transversa trabo, sur kiu oni lasis morti krimulojn, ligitajn aŭ najlitajn je ekstremaĵoj de la membroj. Vidu Krucumado

Tiu ekzekutadmetodo estis kutime uzata de la romianoj, krucumado estis ekzekutado por la sklavoj. Post Spartako malvenkis, miloj da kaptitaj sklavoj estis krucumitaj plurajn kilometrojn laŭlonge de ĉefaj romiaj vojoj. Sed ĉefa «famo» de tiu ekzekutmetodo venas de tio ke Jesuo Kristo estis tiel ekzekutita laŭ la rakontoj de la Evangelio.

Fakte, kiel montris la historiistoj, la crux de la latinoj, el la greka σταυρός (paliso, fosto) ne estis krucforma, la crux konsistis en vertikala ligna fosto, kiu daŭre restis enfiksita en tero, kaj en la momento de la ekzekutado oni metis sur ĝi horizontalan brakon, la patibulum, provizita per mortezo en la centro, fiksinte la kondamniton ĉe tiu horizontala trabo. Tiel la tuto estis T-forma. Tamen kiam la formo de tiu kruco iĝis kristana simbolo, tio estis sub formo de "latina kruco" (✝). El tiu baza formo pluraj formoj ekestis:


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search